Meso, la 26a de septembro Domo de Sta Marta = = = = = = = = = En - TopicsExpress



          

Meso, la 26a de septembro Domo de Sta Marta = = = = = = = = = En katekismo oni povas ekkoni Jesuon, sed mensa konsciigo ne sufiĉas, ĝi estas nur unu paŝo. Jesuon oni devas ekkoni en dialogo kun Li, parolante kun Li, dum preĝo, surgenue. Se vi ne preĝas, se vi ne parolas kun Li, vi ne konas Lin. Vi multon scias pri Jesuo, sed tio estas mensa scio, sed Jesuon oni devas ekkoni per koro, en preĝo, en dialogo kun Li. Tio nin helpas, sed ankaŭ tio ne sufiĉas... ekzistas ankaŭ la tria vojo, kaj ĝi estas sekvi Li. Necesas iri, paŝi kun Li. Necesas iri, paŝi sur stratoj. Do, Jesuon oni povas ekkoni mense, kore kaj sekvante. Se tiel mi ekkonas Lin, mi estos kun Li. Jesuon vi ne povus ekkoni, se vi ne okupiĝos pri Li, se vi ne estas preta oferi propran vivon por Li. Multaj sin demandas, ankaŭ ni: "Kiu estas tiu?" Kaj Dia vorto respondas "Ĉu vi deziras ekscii kiu li estas? Legu tion kion al vi Eklezio parolas pri Li, dialogu kun Li en preĝo kaj en la vivo paŝu kun Li. Tiel vi ekscios kiu Li estas. youtube/watch?v=34eaPv7Jwt0
Posted on: Thu, 26 Sep 2013 21:34:49 +0000

Trending Topics



Recently Viewed Topics




© 2015