Jen la paŝoj necesaj por trovi samurbanojn esperantajn: 1) Iru - TopicsExpress



          

Jen la paŝoj necesaj por trovi samurbanojn esperantajn: 1) Iru ĉi tien kaj ŝanĝu la lingvon al la USon-angla (se vi ne scias la anglan, komentu en la paĝo kaj diru vian urbon, ni provos respondi vin) bit.ly/lingvagordo 2) Iru al ĉi tiu ekzempla serĉo kaj modifu ĝin laŭvole bit.ly/ekzemplaSerĉo 3) Ne multe pli direndas. Tiel simpla estas la afero. Dirindaĵoj: Eblas modifi la serĉon laŭ paĝ-ŝatantoj, grupanoj, seksoj, aĝoj, lingvoj parolataj, ktp. Ankoraŭ ne eblas por aliaj lingvoj, nur por la uson-angla versio fejsbuka. Ĉio ĉi danke al kiuj publike informas pri tiaj datumoj. Bedaŭrinde multaj homoj kiuj ja parolas Esperanton neniam aperos en tia serĉoj, ĉar ili neniel informas pri tiuj datumoj aŭ simple ilin gardas private. Atentu pri ŝercemuloj, probablas trovi homojn kiuj parolas pli ol ekzemple 10 lingvojn, ja la granda plimulto el tiuj ne vere parolas Esperanton. Pliaj dirindaĵoj aperos ĉirkaŭe.
Posted on: Wed, 20 Nov 2013 23:33:51 +0000

Trending Topics



Recently Viewed Topics




© 2015